La Malĝentila Usona Programisto
En la Interreto, oni povas pensi kvazaŭ la mondo estas plata. En kiu ajn lando vi loĝas, kiun ajn lingvon vi parola, vi havas la saman povon atingi la scion de la mondo kiel ĉiu alia civitano de la planedo Tero. Kaj kreskanta procento da tiu scio povas kaj devas esti atingebla en via denaska lingvo.
Sed mi kredas ke la reguloj malsamas por programistoj. Mi tiom pensas tion, ke mi demandos la nepensebla: ĉu ĉiu programisto devus kompreni la anglan?
[Vidu la originalan por vidi foto #1]
Vaste pligranda proporcio da informoj pri programado atingeblas en la angla. La plimulto da programlingvoj uzas anglajn ŝlosilvortojn. Per ajna metodo per kiu vi povas mezuri, la angla estas la "lingua franca" de programado.
Nu, rilate al kultrua lerteco kaj vojaĝado, supozi ke ĉiu devus paroli la anglan estas tute neakceptebla konduto - ekzemplo de malĝentila usonano.
[Vidu la originalan por vidi foto #2]
Sed tiuj reguloj ne aplikas al ni.
Ni ne priparolas nomralaj, ĉiutagaj homoj. Ni parolas pri programistoj. Civitanoj te la interreto. Homoi kiuj promesas aliĝon ne al lando, sed al tradukilo. "Hakeroj" havas siajn propran kulturon, sian propran kutimaĵojn kaj normojn pri lerteco. Eric RAYMOND notis ke funkcianta angla estas neceso por veraj hakeroj:
Kiel Usonano kaj denaska angla-parolanto mem, mi antaŭe hezitis sugesti ĉi tion, krom se ĝi estu konsiderata kiel ia kultura imperiismo. Sed kelkaj denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj jam urĝis min sciigi ke la angla la angla estas la funkcianta lingvo de hakera kultruo kaj la interreto, kaj ke oni bezonos scii ĝin por funkcii en la haker-komunumo.
Antaŭe, ĉirkaŭ 1991 mi lernis ke multaj hakeroj por kiuj la angla estas dua lingvo uzas ĝin en teknikaj diskutoj eĉ kiam ili parolas la saman denaskan lingvon. Estis raportita al mi tiam, ke la angla havas pli riĉa teknika vortaro ol iu ajn alia lingvo kaj estas tial simple pli bona ilo por la tasko. Por similaj kialoj, tradukoj de teknikaj libroj skribitaj en la angla estas ofte nekontentigaj (kiam ili eĉ estas faritaj).
Linus TORVALDS, finlandano, prikomentas sian kodon per la angla (ŝajne neniam okazis al li fari alimaniere). Lia flueco kun la angla estas grava faktoro en sia povo allogi tutmondan komunumon de programistoj por Linukso. Ĝi estas ekzemplo sekvinda.
Esti denaska angla-parolanto ne garantias ke vi havas lingvo-kapablojn sufiĉe bonajn por funkcii kiel hakero. Se via skribado estas semi-lerta, negramitika, kaj plenplena je misliterumoj, multaj hakeroj (inklzive min) emos ignori vin. Dum fuŝa skribado ne ĉiam indikas fuŝa pensado, ni generale trovis la korelativecon forta -- kaj ni havas neniun uzon por fuŝaj pensantoj. Se vi ne povas skribi lerte, lernu.
Estas malfacie komuniki ĉi tiun ideon sen senti sin kiel malĝentila usonano programisto. Sed ĝi ne venas de nacieco, nek deziro domini la mondon. Ĝi estas nenion pli ol ke komunuma rimarko de bonegaj hakeroj ke resti kun la angla por teknikaj diskutoj faciligas efektivigi aferojn. Ĝi estas meritokratio de kodo, ne lingvo, kaj neniu (almenaŭ neniu kiu malfrenezas) lokaligas programlingvojn.
Mi ricevis ĉi tiun retpoŝton de Slawomir, pola programisto, antaŭ kelkaj monatoj. Li konfirmis tion kion mi ĉiam suspektikaj sekrete kredis -- sed hezitis diri:
Mi ĵus aŭskultis al epizodo #29 de la Stack Overflow podkasto, kie vi diskutas lokaligadon de programistaj iloj.
Miaopinie, ekzistas neniu kialo traduki programistajn ilojn kaj dokumentojn.
Mi konas multajn programistojn en Pollando kiu prefaras (kiel Joel menciis) ricevi anglajn dokumentojn ol la polan tradukon kaj la kialo estas ke tradukoj ne ĉiam estis fidelaj. Eĉ Microsoft programaj dokumentoj estis tradukitaj nur parte, aŭ kun eraro, do legi la originalan anglan dokumenton estis pli facila ol la angla-polan.
Se ĉiu blogas kaj programas per la angla - nia tutmonda biblioteko de volvoj kaj blogafiŝoj estas multe pli granda kaj oni havas pli bonan ŝancon trovi solvon por sia problemo.
Konscie elekti ŝanĝi de la pola al la angla rememorigias min kial mi forlasis Visual Basic por C#, tiel doloriga kiel tio estis. Ĉi tiuj lingvoj faras precize la samajn aferojn -- kaj la froto de elekti la malplimultan lingvon estis drasta. Mi trovis multan kodon kaj respondojn en C# kiam mi serĉis, kaj preskaŭ nenion en VB.NET. Mi elspezis multan tempon tradukinte kodon al en VB.NET kaj aldoninte cimojn kaj erarojn dume, kune kun nenumereblajn linvgan forkojn. Ĉi tio finfine ĉesis havi sencon al mi -- kiel ĝi farus al iu ajn bona programisto.
Advokati la adoption de la angla kiel la "de fakto" norma lingvo de programado estas simpla pragmatismo, la plej virta de ĉiuj hakerjaj trajtoj. Se tio faras min malĝentila usona programisto, tiel ĝi estu.
"la vorto estas plata" -> "la mondo estas plata". :)
ReplyDeleteDankon. Redaktita. :)
ReplyDelete